Flibusta
Aspekto
| Flibusta | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| retejo shadow library (en) cifereca biblioteko | |||||
| Komenco | 8-a de oktobro 2009 vd | ||||
| Landoj | Germanio vd | ||||
| |||||
| Retejo | Oficiala retejo | ||||
Flibusta estas senpaga nekomerca cifereca biblioteko. Per ĝia retpaĝo oni povas legi kaj elŝuti la bitlibrojn de tiu biblioteko. La ruslingva parto estas disponebla al ĉiu vizitanto; por trovi kaj uzi bitlibrojn en aliaj lingvoj — ankaŭ en Esperanto! — necesas sin registri (sur la sama retpaĝo, senpage).
La biblioteko celas precipe la ruslingvan literaturon; tial la fasado estas ruslingva, kaj la preferata bitlibra normo estas FictionBook (la dosiertripa finaĵo: .fb2). Tamen enestas ankaŭ bitlibroj en aliaj lingvoj kaj normoj; interalie, pli ol 400 titoloj en Esperanto.
Statistiko
[redakti | redakti fonton]Laŭ la stato je 2016-12-28, la biblioteko enhavas:
- Da bitlibroj, entute: 358 992 (sume 625 Gbajt)
- Da aŭtoroj: 134 366
- Da registritaj uzantoj: 734 272
Laŭ la bitlibraj normoj (dosiertipoj):
| normo | absolute | relative |
|---|---|---|
.fb2 | 322 512 | 90% |
.pdf | 13 898 | 4% |
| .djvu | 13 095 | 4% |
| .doc | 3 762 | 1% |
| .epub | 2 861 | 8‰ |
| .txt | 784 | |
| .rtf | 632 | |
| .docx | 344 | |
| .html | 331 | |
| .mobi | 233 | |
| .chm | 223 | |
| .htm | 58 | |
| .lit | 51 | |
| Ceteraj | 208 |
Speciale pri Esperanto (je 2016-12-28)
[redakti | redakti fonton]- Bitlibroj en Esperanto: 476
- En PDF: 269 (57%)
- Fikŝenbuke: 172 (36%)
- En ePub: 17 (4%)

