Saltu al enhavo

Duonvero

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Duonvero estas misgvida aserto, kiu inkluzivas fragmenton de la vero. La aserto povas esti parte vera, aŭ tute vera sed nur parto de la tuta vero, aŭ ĝi povas uzi misgvidan elementon, kiel ekzemple malĝustan interpunkcion aŭ duoblan signifon, precipe se la intenco estas trompi, eviti, kulpigi aŭ misprezenti la veron. Efektive temas pri trompo, kiu enhavas iun elementon de vero.

Duonveroj, same kiel veroj prenitaj el kunteksto, havas pli potencajn efikojn ol rektaj mensogoj, ĉar ili povas pli facile konvinki la mesaĝricevanton danke al la elemento de vero, kiun ili enhavas. La nazioj, kaj precipe Goebbels, konscie uzis kaj rektajn mensogojn kaj duonverojn kaj verojn prenitajn el kunteksto en sia propagando.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]