Bev Perdue
| Bev Perdue | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Bev Perdue | |||||
| Naskiĝo | 14-an de januaro 1947 (79-jaraĝa) en Grundy | ||||
| Religio | Episkopa Eklezio de Usono vd | ||||
| Lingvoj | angla vd | ||||
| Ŝtataneco | Usono | ||||
| Alma mater | Universitato de Kentukio Universitato de Florido Grundy Senior High School (en) | ||||
| Partio | Demokrata Partio | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | politikisto instruisto pedagogo | ||||
| Aktiva en | Raleigh vd | ||||
| |||||
| En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Beverly Eaves "Bev" PERDUE (naskita la 14-an de januaro 1947, en Grundy, Virginio) estas usona politikisto (Demokrata Partio). Ŝi funkciis kiel 73-a guberniestro de Norda Karolino de 2009 ĝis 2013, iĝante la unua virino kiu plenumis la postenon.[1] Antaŭe ŝi funkciis kiel la 32-a vicguberniestro de Norda Karolino de 2001 ĝis 2009.
Perdue komencis sian politikan karieron en la 1980-aj jaroj kiel membro de la Nord-Karolina Ĉambro de Reprezentantoj. Ŝi poste servis kvin oficperiodojn en la Nord-Karolina Senato antaŭ ol esti elektita vicguberniestro en 2000. En novembro 2008, ŝi estis elektita guberniestro de Norda Karolino post venko kontraŭ la urbestro de Charlotte, Pat McCrory.[2]
La 26-an de januaro 2012, meze de malkreskanta populareco, Perdue anoncis, ke ŝi ne kandidatiĝos por alia oficperiodo kiel Guberniestro de Norda Karolino en la elektoj de 2012. Farante tion, ŝi fariĝis la unua Demokrata guberniestro ekde Robert Scott, kiu servis nur unu oficperiodon, kaj la sola Demokrata guberniestro en la historio de Norda Karolino, kiu elektis ne kandidatiĝi por dua oficperiodo.[3]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Robertson, Gary. "Democrat Perdue becomes NC's 1st female governor", 2008-11-04.
- ↑ Romoser, James, "Perdue, in a first, edges McCrory", Winston-Salem Journal, 2008-11-05. [rompita ligilo]
- ↑ . Bev Perdue will not seek reelection. Politico (2012-01-26).
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- North Carolina Democratic Party
- News & Observer: Perdue announces bid for governorArkivigite je 2008-10-06 per la retarkivo Wayback Machine Machine Mark Johnson, The News & Observer, la 1-an de oktobro 2007
- News & Observer: Perdue's Resumes, The News & Observer, la 9-an de oktobro 2007
- News & Observer: Perdue's inaugural address, The News & Observer, la 10-an de januaro 2009

