Agila labormaniero
Agila labormaniero rilatas al malsamaj aliroj en la procezo de programara disvolvigo, kiuj pliigas travideblecon kaj la rapidecon de ŝanĝo. Ĝi celas konduki al pli rapida kreado de uzebla sistemo, tiel minimumigante riskojn kaj nedeziratajn evoluojn en la procezo. Por tio, oni provas redukti la projektigan fazon al minimumo kaj atingi ekzekuteblan programaron kiel eble plej frue en la procezo. Tio estas kunordigata kun la kliento je regulaj, mallongaj intervaloj kaj ebligas flekseble respondi al pliaj klientaj petoj.
Aĝila programara disvolvado karakteriziĝas per mem-organizantaj teamoj kaj iteracia kaj inkrementa aliro.
Tipoj de agilaj labormetodoj
[redakti | redakti fonton]La agila manifesto
[redakti | redakti fonton]La agila manifesto estas teksto el la jaro 2001, kreita de grupo kiu nomiĝis sin "The Agile Alliance" (la agila alianco). Ĝis hodiaŭ ĝi estas la baza dokumento de agilaj labormetodoj.[1]
Valoroj
[redakti | redakti fonton]Laŭ la Agila Manifesto ekzistas kvar bazaj valoroj. Oni valoras
- Individuojn kaj interagojn super procezoj kaj iloj
- Funkcian programaron super ampleksa dokumentado
- Kunlaboron kun la kliento super kontrakta negocado
- Respondon al ŝanĝo super sekvado de plano
Kvankam la dekstraj eroj ja havas valoron en la agila metodo, oni pli valorigas la maldekstrajn.
Principoj
[redakti | redakti fonton]La valoroj baziĝas sur 12 principoj:
- Klienta kontentigo per frua kaj kontinua liverado de valora programaro.
- Bonvenigi ŝanĝiĝantajn postulojn, eĉ malfrue en la proceso.
- Liveri funkciantan programaron ofte (semajne anstataŭ monate).
- Proksima, ĉiutaga kunlaboro inter komercistoj kaj programistoj.
- Projektoj baziĝas sur motivitaj individuoj, al kiuj oni devas fidi.
- Vizaĝ-al-vizaĝa konversacio estas la plej bona formo de komunikado.
- Funkcianta programaro estas la ĉefa mezuro de progreso.
- Daŭripova laboro, kapabla subteni konstantan ritmon.
- Daŭra atento al teknika lerteco kaj bona dezajno.
- Simpleco —la arto maksimumigi la kvanton da nefarita laboro— estas esenca.
- Plej bonaj arkitekturoj, postuloj kaj dezajnoj ekestas el mem-organizantaj teamoj.
- Regule la teamo pripensas kiel fariĝi pli efika, kaj laŭe alĝustigas sin.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Akvofala modelo - tradicia labormaniero, kvazaŭ la malo de agileco
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ agilemanifesto.org - retejo de la agila manifesto kun tradukoj en multaj lingvoj